본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 1:11:05

En somero mi havas laboron kun falĉi en la ĝardeno. Nun en vintro mi ofte laboras kun papero. Mi faldas la paperon kaj ĉirkaŭvolvas naskiĝtagdonacojn. Ĉar nun vintro estas, mi elektas "faldi".

komenco aŭ fino?

Kelli (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 1:17:49

Al mi la komenco estas ĉiam tromulte da espero.

Iri aŭ resti?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 1:19:35

Ĉar mi havas eltenkapablon, mi elektas "resti".

laboro aŭ libertempo?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 1:58:12

Laboro jam de longe enuigas min, mi preferus libertempadon.

Poluro aŭ poluso?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 6:09:19

Poluro, ĉar mi konas tiun agadon. Mi ofte poluras mian aŭton.

lampo aŭ kandelo?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 6:14:56

Lampo, ĉar ĝi estas pli fidinda en vento ol simpla kandelo.

Censo aŭ cento?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 6:18:16

Mi elektas "censo", ĉar mi estas korekta homo. Mi ne devas havi timon por censo.

korsaro aŭ korseto?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 6:26:14

Korseto sur bela virino estas kompreneble multe pli alloga ol pirato.

Karaso aŭ karato?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 6:31:18

Mi ne konas "karaso", sed mi havas multajn karatojn en mia dormĉambro, pro tio mi elektas "karato" rideto.gif

biblio aŭ korano?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 6:41:03

Karaso estas speco de fiŝo (PIV).
Korano, ĉar mi ankoraŭ ne konas ĝin.

Droso aŭ druzo?

다시 위로