Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-29 13:13:03

Mi volus havi iom da oro, ĉar nun estas krizo kaj monoj ne estas tiom fidindaj.

radio aŭ televido

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-29 13:50:17

Televido, ĉar ĝi estas fakte pli kvalita radio.

Provo aŭ pruvo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-29 13:57:53

Mi elektas "provo", ĉar la provo estas antaŭ la pruvo.

pomo aŭ komo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-29 14:02:40

Pomo estas pli bone manĝebla ol komo (en la frazo).

Pleni aŭ plendi?

cFlat7 (Montri la profilon) 2012-januaro-29 15:07:28

Pleni, ĉar, kvankam estas plena pro plendi, mi esperas, ke estos plena baldaŭ por malplendi.

konato aŭ kontanto?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-29 16:27:23

Volonte mi renkontas konatojn eĉ tiujn, kiuj ĵus ne havas kontantaĵon.

Kontakto aŭ kontrakto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-29 18:29:39

Kontrakto estas bona aŭ malbona. Kontakto ĉiam estas bona, tial mi elektas "kontakto"

sciaĵo aŭ tuso?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-29 19:30:37

Nun turmentas min forta tuso, tial mi preferus sciaĵon, kiamaniere mi senigus de ĝi.

Raspi aŭ rasti?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-29 19:42:16

Mi elektas "rasti", ĉar mi havas grandan ĝardenon kaj mi ofte devas rasti. Kaj mi amas la laboron en la ĝardeno. Estas sporto por mi.

ligno aŭ oleo aŭ briketo?

vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-30 14:48:20

rasti do estas litova vorto ridulo.gif ĝi signifas trovi.

ligno, ĉar nun mi hejtas per tia speco de hejtaĵoj kaj mi tute fajfas pri kia frosto estos.

alno aŭ pino

Reen al la supro