前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2012年1月29日下午1:13:03

Mi volus havi iom da oro, ĉar nun estas krizo kaj monoj ne estas tiom fidindaj.

radio aŭ televido

dobri (顯示個人資料) 2012年1月29日下午1:50:17

Televido, ĉar ĝi estas fakte pli kvalita radio.

Provo aŭ pruvo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月29日下午1:57:53

Mi elektas "provo", ĉar la provo estas antaŭ la pruvo.

pomo aŭ komo?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月29日下午2:02:40

Pomo estas pli bone manĝebla ol komo (en la frazo).

Pleni aŭ plendi?

cFlat7 (顯示個人資料) 2012年1月29日下午3:07:28

Pleni, ĉar, kvankam estas plena pro plendi, mi esperas, ke estos plena baldaŭ por malplendi.

konato aŭ kontanto?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月29日下午4:27:23

Volonte mi renkontas konatojn eĉ tiujn, kiuj ĵus ne havas kontantaĵon.

Kontakto aŭ kontrakto?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月29日下午6:29:39

Kontrakto estas bona aŭ malbona. Kontakto ĉiam estas bona, tial mi elektas "kontakto"

sciaĵo aŭ tuso?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月29日下午7:30:37

Nun turmentas min forta tuso, tial mi preferus sciaĵon, kiamaniere mi senigus de ĝi.

Raspi aŭ rasti?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月29日下午7:42:16

Mi elektas "rasti", ĉar mi havas grandan ĝardenon kaj mi ofte devas rasti. Kaj mi amas la laboron en la ĝardeno. Estas sporto por mi.

ligno aŭ oleo aŭ briketo?

vincas (顯示個人資料) 2012年1月30日下午2:48:20

rasti do estas litova vorto ridulo.gif ĝi signifas trovi.

ligno, ĉar nun mi hejtas per tia speco de hejtaĵoj kaj mi tute fajfas pri kia frosto estos.

alno aŭ pino

回到上端