Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

dobri (User's profile) January 31, 2012, 8:19:16 PM

Ĉar insekto manto tute ne mankas al mi, tial mi elektus mankon.

Bariero aŭ ŝranko?

ratkaptisto (User's profile) February 1, 2012, 8:07:25 AM

Mi iam interŝanĝis la vortojn "ŝranko" kaj "bariero". Ŝranko estas meblo, kaj bariero estas baraĵo ekz. ĉe ferovojo. Ĉar bariero estas tre grava por la certeco mi elektas "bariero".

parenco : pareco?

dobri (User's profile) February 3, 2012, 6:07:19 PM

Parencoj estas ĉiam gravaj por mi.

Pario aŭ parieto?

ratkaptisto (User's profile) February 4, 2012, 7:45:33 AM

Parieto estas grava korpoparto, tial mi elektas tiun vorton.

virulino aŭ viruso?

dobri (User's profile) February 5, 2012, 2:22:03 PM

Ĉar la vorto "virulino" ŝajnas al mi stranga, tial necesas elekti viruson. La tiujn mi jam havas sufiĉe.

Ombro aŭ ombrelo?

ratkaptisto (User's profile) February 5, 2012, 2:35:11 PM

Mi preferas "ombro", ĉar ombro estas nur dum sunbrilo. Mi ne ŝatas ombrelon, ĉar ombrelo ĉiam memoras al pluvo.

galanto aŭ gelato?

dobri (User's profile) February 5, 2012, 2:37:46 PM

Mi preferas galantojn. Kelkajn mi jam vidis antaŭ 10 tagoj.

Gazo aŭ gazeto?

ratkaptisto (User's profile) February 5, 2012, 3:43:12 PM

Mi ĉiutage legas gazeton, tial mi elektas "gazeto".

migrado aŭ biciklado?

dobri (User's profile) February 5, 2012, 4:01:20 PM

Migrado konvenas en montaro, en mia ĉirkaŭaĵo mi preferas bicikladon.

Propagi aŭ propeti?

ratkaptisto (User's profile) February 5, 2012, 7:18:13 PM

Mi pensas, ke mi estas sociala viro, kaj mi propetas por miaj kunhomoj, tial mi preferas "propeti".

kelto aŭ kilto?

Back to the top