У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

dobri (Погледати профил) 31. јануар 2012. 20.19.16

Ĉar insekto manto tute ne mankas al mi, tial mi elektus mankon.

Bariero aŭ ŝranko?

ratkaptisto (Погледати профил) 01. фебруар 2012. 08.07.25

Mi iam interŝanĝis la vortojn "ŝranko" kaj "bariero". Ŝranko estas meblo, kaj bariero estas baraĵo ekz. ĉe ferovojo. Ĉar bariero estas tre grava por la certeco mi elektas "bariero".

parenco : pareco?

dobri (Погледати профил) 03. фебруар 2012. 18.07.19

Parencoj estas ĉiam gravaj por mi.

Pario aŭ parieto?

ratkaptisto (Погледати профил) 04. фебруар 2012. 07.45.33

Parieto estas grava korpoparto, tial mi elektas tiun vorton.

virulino aŭ viruso?

dobri (Погледати профил) 05. фебруар 2012. 14.22.03

Ĉar la vorto "virulino" ŝajnas al mi stranga, tial necesas elekti viruson. La tiujn mi jam havas sufiĉe.

Ombro aŭ ombrelo?

ratkaptisto (Погледати профил) 05. фебруар 2012. 14.35.11

Mi preferas "ombro", ĉar ombro estas nur dum sunbrilo. Mi ne ŝatas ombrelon, ĉar ombrelo ĉiam memoras al pluvo.

galanto aŭ gelato?

dobri (Погледати профил) 05. фебруар 2012. 14.37.46

Mi preferas galantojn. Kelkajn mi jam vidis antaŭ 10 tagoj.

Gazo aŭ gazeto?

ratkaptisto (Погледати профил) 05. фебруар 2012. 15.43.12

Mi ĉiutage legas gazeton, tial mi elektas "gazeto".

migrado aŭ biciklado?

dobri (Погледати профил) 05. фебруар 2012. 16.01.20

Migrado konvenas en montaro, en mia ĉirkaŭaĵo mi preferas bicikladon.

Propagi aŭ propeti?

ratkaptisto (Погледати профил) 05. фебруар 2012. 19.18.13

Mi pensas, ke mi estas sociala viro, kaj mi propetas por miaj kunhomoj, tial mi preferas "propeti".

kelto aŭ kilto?

Вратите се горе