Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-07 19:59:12

Mia elekto estas "burgo", ĉar mi volonte migras al burgoj kaj en mia hejmlando estas multajn burgojn.

turo aŭ turno?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-07 20:02:49

Turo estas pli interesa, ĉar kutime sur la supro troviĝas belvidejo.

Turbo aŭ turbano?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-07 20:07:30

Dum mia infaneco mi deziris "turbon", sed mi neniam ricevis tiun ludilon, ĉar ĝi estis tre multekosta. Tiu estas la kaŭzo por mia hodiaŭa decido "turbo".

malo aŭ mulo?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-07 20:14:16

Mulo, ĉar ĝi konvenas por portado de diversaj aĵoj.

Remaĉi aŭ remadi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-07 20:16:16

Mi volonte sportas en la akvo, tial mi elektas "remadi".

saŭno aŭ saŭco?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-07 20:18:43

Kvankam saŭno estas saniga, mi tamen elektas bongustan saŭcon.

Dieto aŭ difekto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-07 22:42:26

Difekto estas negativa. Dieto estas bona por la sano, tial mi elektas "dieto".

lito aŭ mito?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-08 03:09:30

Lito, kvankam mi ĵus forlasis ĝin.

Sekto aŭ sektoro?

vincas (Montri la profilon) 2012-februaro-08 12:42:04

la ulo sub mi estas ano de ia sekto ;]

lido aŭ liko

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-08 15:20:49

Lido, ĉar tio estas mono.

Limo aŭ lino?

Reen al la supro