본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 7:59:12

Mia elekto estas "burgo", ĉar mi volonte migras al burgoj kaj en mia hejmlando estas multajn burgojn.

turo aŭ turno?

dobri (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 8:02:49

Turo estas pli interesa, ĉar kutime sur la supro troviĝas belvidejo.

Turbo aŭ turbano?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 8:07:30

Dum mia infaneco mi deziris "turbon", sed mi neniam ricevis tiun ludilon, ĉar ĝi estis tre multekosta. Tiu estas la kaŭzo por mia hodiaŭa decido "turbo".

malo aŭ mulo?

dobri (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 8:14:16

Mulo, ĉar ĝi konvenas por portado de diversaj aĵoj.

Remaĉi aŭ remadi?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 8:16:16

Mi volonte sportas en la akvo, tial mi elektas "remadi".

saŭno aŭ saŭco?

dobri (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 8:18:43

Kvankam saŭno estas saniga, mi tamen elektas bongustan saŭcon.

Dieto aŭ difekto?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 10:42:26

Difekto estas negativa. Dieto estas bona por la sano, tial mi elektas "dieto".

lito aŭ mito?

dobri (프로필 보기) 2012년 2월 8일 오전 3:09:30

Lito, kvankam mi ĵus forlasis ĝin.

Sekto aŭ sektoro?

vincas (프로필 보기) 2012년 2월 8일 오후 12:42:04

la ulo sub mi estas ano de ia sekto ;]

lido aŭ liko

dobri (프로필 보기) 2012년 2월 8일 오후 3:20:49

Lido, ĉar tio estas mono.

Limo aŭ lino?

다시 위로