Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) February 10, 2012, 6:06:51 PM

Mi amas monon, tial mi elektas "lepto".

naskiĝtago aŭ kristnaskofesto?

dobri (User's profile) February 10, 2012, 6:34:19 PM

Kristnaskfesto, ĉar la naskiĝtagon oni povas forgesi, sed la Kristnaskfeston ne eblas pro reklamo.

Rojo aŭ rolo?

ratkaptisto (User's profile) February 10, 2012, 6:54:57 PM

En la arbaro de nia vilaĝo estas romantika rojo. Mi amas tiun kaj elektas la vorton "rojo". Rolo ĉe filmo ktp. ne estas por mi, ĉar mi ne estas aktoro.

hajlo aŭ neĝo?

dobri (User's profile) February 12, 2012, 8:52:55 PM

Prefere neĝo, ĉar hajlo estas pli danĝera.

Emerito aŭ ermito?

ratkaptisto (User's profile) February 12, 2012, 9:10:25 PM

Emerito, ĉar li ricevas monon sen laboro.

nepo aŭ nepino?

dobri (User's profile) February 12, 2012, 9:23:33 PM

Nepino, ĉar mi havas nur 1, dum nepojn mi jam havas 3.

Paledo aŭ paletro?

ratkaptisto (User's profile) February 13, 2012, 7:26:42 AM

Mi ne elektas "paledo", ĉar mi ne havas ĉarelon. Sed mi elektas "paletro", ĉar mi volonte pentras bildojn.

avelo aŭ juglando?

dobri (User's profile) February 13, 2012, 3:03:21 PM

Mi ŝatas juglandojn, precipe la grandajn, ruĝajn.

Timiano aŭ timono?

ratkaptisto (User's profile) February 13, 2012, 4:25:33 PM

Mi elektas "timiano", ĉar mi ofte kuiras kaj prenas tiun spicon.

kudrejo aŭ kudrero?

dobri (User's profile) February 13, 2012, 4:30:37 PM

Kudrejo, ĉar ĝi estas multe pli granda.

Kulpi aŭ kupli?

Back to the top