去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月10日下午6:06:51

Mi amas monon, tial mi elektas "lepto".

naskiĝtago aŭ kristnaskofesto?

dobri (显示个人资料) 2012年2月10日下午6:34:19

Kristnaskfesto, ĉar la naskiĝtagon oni povas forgesi, sed la Kristnaskfeston ne eblas pro reklamo.

Rojo aŭ rolo?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月10日下午6:54:57

En la arbaro de nia vilaĝo estas romantika rojo. Mi amas tiun kaj elektas la vorton "rojo". Rolo ĉe filmo ktp. ne estas por mi, ĉar mi ne estas aktoro.

hajlo aŭ neĝo?

dobri (显示个人资料) 2012年2月12日下午8:52:55

Prefere neĝo, ĉar hajlo estas pli danĝera.

Emerito aŭ ermito?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月12日下午9:10:25

Emerito, ĉar li ricevas monon sen laboro.

nepo aŭ nepino?

dobri (显示个人资料) 2012年2月12日下午9:23:33

Nepino, ĉar mi havas nur 1, dum nepojn mi jam havas 3.

Paledo aŭ paletro?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月13日上午7:26:42

Mi ne elektas "paledo", ĉar mi ne havas ĉarelon. Sed mi elektas "paletro", ĉar mi volonte pentras bildojn.

avelo aŭ juglando?

dobri (显示个人资料) 2012年2月13日下午3:03:21

Mi ŝatas juglandojn, precipe la grandajn, ruĝajn.

Timiano aŭ timono?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月13日下午4:25:33

Mi elektas "timiano", ĉar mi ofte kuiras kaj prenas tiun spicon.

kudrejo aŭ kudrero?

dobri (显示个人资料) 2012年2月13日下午4:30:37

Kudrejo, ĉar ĝi estas multe pli granda.

Kulpi aŭ kupli?

回到上端