Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messages : 6311

Langue: Esperanto

ratkaptisto (Voir le profil) 13 février 2012 16:59:58

Mi ne volas kulpi. Dum mia laboro kun elektraj iloj mi ofte devas kupli. Tio estas la kaŭzo por mia elekto "kupli".

reno aŭ feno?

dobri (Voir le profil) 13 février 2012 17:09:15

Reno, ĉar ĝi estas grava parto de homa korpo. La vento ne estas tiom grava.

Lemuro aŭ femuro?

ratkaptisto (Voir le profil) 13 février 2012 17:13:07

dobri:Reno, ĉar ĝi estas grava parto de homa korpo. La vento ne estas tiom grava.

Lemuro aŭ femuro?
Ĉu "lemuro" estas mono de iu lando? Mi ne trovis la vorton.

dobri (Voir le profil) 13 février 2012 17:14:49

Lemuro estas simio vivanta en Madagaskaro.

ratkaptisto (Voir le profil) 13 février 2012 17:19:40

Mi multe sportas, ĉar mi deziras fortajn femurojn. Mi ne amas simiojn. Pro tio mi elektas "femuro".

vincas (Voir le profil) 14 février 2012 09:58:11

lemuro, ĉar ĝi, mi pensas, havas tre bonaj vidiloj;]

libro aŭ filmo

ratkaptisto (Voir le profil) 14 février 2012 10:07:49

Mi elektas "libro", ĉar mi cie povas uzi tiun.

trinkaĵo aŭ manĝaĵo?

vincas (Voir le profil) 14 février 2012 10:16:37

trinkaĵo, ĉar mi nun volas ion por trinki.

multekosta aŭ malmultekosta

ratkaptisto (Voir le profil) 14 février 2012 10:18:44

Nur "malmultekosta", ĉar mi ne havas multe da mono.

telefono aŭ repoŝto?

vincas (Voir le profil) 14 février 2012 10:25:58

Telefono, ĉar mi ŝatas babili telefone.

vilaĝo aŭ urbo

Retour au début