Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 13 februarie 2012, 16:59:58

Mi ne volas kulpi. Dum mia laboro kun elektraj iloj mi ofte devas kupli. Tio estas la kaŭzo por mia elekto "kupli".

reno aŭ feno?

dobri (Arată profil) 13 februarie 2012, 17:09:15

Reno, ĉar ĝi estas grava parto de homa korpo. La vento ne estas tiom grava.

Lemuro aŭ femuro?

ratkaptisto (Arată profil) 13 februarie 2012, 17:13:07

dobri:Reno, ĉar ĝi estas grava parto de homa korpo. La vento ne estas tiom grava.

Lemuro aŭ femuro?
Ĉu "lemuro" estas mono de iu lando? Mi ne trovis la vorton.

dobri (Arată profil) 13 februarie 2012, 17:14:49

Lemuro estas simio vivanta en Madagaskaro.

ratkaptisto (Arată profil) 13 februarie 2012, 17:19:40

Mi multe sportas, ĉar mi deziras fortajn femurojn. Mi ne amas simiojn. Pro tio mi elektas "femuro".

vincas (Arată profil) 14 februarie 2012, 09:58:11

lemuro, ĉar ĝi, mi pensas, havas tre bonaj vidiloj;]

libro aŭ filmo

ratkaptisto (Arată profil) 14 februarie 2012, 10:07:49

Mi elektas "libro", ĉar mi cie povas uzi tiun.

trinkaĵo aŭ manĝaĵo?

vincas (Arată profil) 14 februarie 2012, 10:16:37

trinkaĵo, ĉar mi nun volas ion por trinki.

multekosta aŭ malmultekosta

ratkaptisto (Arată profil) 14 februarie 2012, 10:18:44

Nur "malmultekosta", ĉar mi ne havas multe da mono.

telefono aŭ repoŝto?

vincas (Arată profil) 14 februarie 2012, 10:25:58

Telefono, ĉar mi ŝatas babili telefone.

vilaĝo aŭ urbo

Înapoi mai sus