У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

ratkaptisto (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 10.27.45

Mi elektas "vilaĝo", ĉar mi vivas egde 65 jarojn en vilaĝo.

komputilo aŭ tajpilo?

vincas (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 10.38.29

komputilo ĉar mi nun ĝin uzas.

sono aŭ vido

ratkaptisto (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 10.41.11

Vido, kaj tiu estas pli interesa ol sono.

domo aŭ tento?

vincas (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 12.53.30

Nun mi tre tentas je manĝi ion dolĉaĵon.

ŝipo aŭ zipo

dobri (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 14.43.50

Zipon mi uzas ĉiutage dum vestado, sed ŝipon eble nur dum iu ekskurso. Tial zipo.

Trombo aŭ trompo?

ratkaptisto (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 15.11.31

Ambaŭ vortoj ne estas bonaj. Trompo estas tre malbona agado. Mi elektas "trombo", ĉar tiu estas natura aŭtoritato.

mavo aŭ navo?

dobri (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 16.35.35

Navo, ĉar spaco en preĝejo pli simpatias ol malbonaĵo.

Lici aŭ liki?

ratkaptisto (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 17.36.12

Lici estas pli simpatia ol liki, tial mi elektas "lici".

tuso aŭ rinito?

dobri (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 18.46.30

Al mi tuso sufiĉas.

Importisto aŭ impostisto?

ratkaptisto (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 19.31.35

Mi volas esti "impostisto", ĉar mi tiam havos ĉiam multe da mono.

fiulo aŭ fiuzo?

Вратите се горе