Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-16 15:18:08

Ĉu vi ne tiras vian aŭton per trenkablo kiel la aliaj stirantoj, sed vi kapablas fari tion nur per guto da akvo - roso?

Ĉar mi ne ŝatas larmojn sur ĉiu ajn vango, tial mi elektas la birdon - laron.

Laŭbo aŭ laŭdo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-16 15:33:31

dobri:Ĉu vi ne tiras vian aŭton per trenkablo kiel la aliaj stirantoj, sed vi kapablas fari tion nur per guto da akvo - roso?

Ĉar mi ne ŝatas larmojn sur ĉiu ajn vango, tial mi elektas la birdon - laron.

Laŭbo aŭ laŭdo?
En la germana lingvo estas roso = Tau. Kaj "Tau" signifas "ŝnurego" aŭ "kablo" kaj ankaŭ "roso en la mateno".

Vi opiniis "roso en la mateno". Pardonu mia respondo estis erara. Sed nun mi scias. Dankon pro via atentigo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-16 15:35:48

Laŭbo kaj laŭdo estas belaj vortoj. Mi elektas "laŭbo", ĉar mi havas laŭbon en mia ĝardeno.

lardo aŭ larĝo?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-16 15:59:46

Prefere mi elektus larĝan pecon de lardo, ĉar ĝi bongustas.

Nubo aŭ nudo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-16 17:07:26

Nudo estas laŭnatura afero kaj tial mi preferas tiun vorton. Anstataŭ nuboj ni volas havi sunon.

loko aŭ koko?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-16 17:57:24

Ĉie ĉirkaŭ ni troviĝas diversaj lokoj, tial mi preferas kuiritan kokon.

Roko aŭ rokoko?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-17 08:20:24

Mi elektas roko, ĉar ni havas proksime de nia urbo rokon, tie mi ofte migras. Rokoko ne estas mia stilo.

lantemo aŭ lanterno?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-17 14:31:46

Malrapidecon mi ne ŝatas, tial mi elektas lumantan lanternon.

Leno aŭ leono?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-17 14:55:32

Mi ŝatas bestojn, tial mi elektas "leono".

libro aŭ litro?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-17 16:15:17

Bona libro pli konvenas ol litro da biero.

Rampi aŭ rompi?

Reen al la supro