去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2012年2月16日下午3:18:08

Ĉu vi ne tiras vian aŭton per trenkablo kiel la aliaj stirantoj, sed vi kapablas fari tion nur per guto da akvo - roso?

Ĉar mi ne ŝatas larmojn sur ĉiu ajn vango, tial mi elektas la birdon - laron.

Laŭbo aŭ laŭdo?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月16日下午3:33:31

dobri:Ĉu vi ne tiras vian aŭton per trenkablo kiel la aliaj stirantoj, sed vi kapablas fari tion nur per guto da akvo - roso?

Ĉar mi ne ŝatas larmojn sur ĉiu ajn vango, tial mi elektas la birdon - laron.

Laŭbo aŭ laŭdo?
En la germana lingvo estas roso = Tau. Kaj "Tau" signifas "ŝnurego" aŭ "kablo" kaj ankaŭ "roso en la mateno".

Vi opiniis "roso en la mateno". Pardonu mia respondo estis erara. Sed nun mi scias. Dankon pro via atentigo.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月16日下午3:35:48

Laŭbo kaj laŭdo estas belaj vortoj. Mi elektas "laŭbo", ĉar mi havas laŭbon en mia ĝardeno.

lardo aŭ larĝo?

dobri (显示个人资料) 2012年2月16日下午3:59:46

Prefere mi elektus larĝan pecon de lardo, ĉar ĝi bongustas.

Nubo aŭ nudo?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月16日下午5:07:26

Nudo estas laŭnatura afero kaj tial mi preferas tiun vorton. Anstataŭ nuboj ni volas havi sunon.

loko aŭ koko?

dobri (显示个人资料) 2012年2月16日下午5:57:24

Ĉie ĉirkaŭ ni troviĝas diversaj lokoj, tial mi preferas kuiritan kokon.

Roko aŭ rokoko?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月17日上午8:20:24

Mi elektas roko, ĉar ni havas proksime de nia urbo rokon, tie mi ofte migras. Rokoko ne estas mia stilo.

lantemo aŭ lanterno?

dobri (显示个人资料) 2012年2月17日下午2:31:46

Malrapidecon mi ne ŝatas, tial mi elektas lumantan lanternon.

Leno aŭ leono?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月17日下午2:55:32

Mi ŝatas bestojn, tial mi elektas "leono".

libro aŭ litro?

dobri (显示个人资料) 2012年2月17日下午4:15:17

Bona libro pli konvenas ol litro da biero.

Rampi aŭ rompi?

回到上端