Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2012 2 15 16:17:59

Fiulo povas ion fiuzi. Tamen la fiuzo estas fakte misuzo, do ne necesas esti malbona. Tial mi elektus fiuzon.

Rajdo aŭ rajto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 15 17:03:22

Mi interesiĝas por ĉevaloj, tial mi elektas "rajdo".

fajro aŭ fajfo?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 15 18:34:22

Estus bonege, se ni povus nun sidi ĉe bivakfajro, rosti kolbasojn kaj trinki bieron.

Pledanto aŭ plendanto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 15 19:57:20

En mia ĉiutaga vivo mi bezonas pledantojn, sed mi ne bezonas plendantojn. Tial mi elektas "pledanto".

lako aŭ lakto?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 15 20:16:09

Lakto estas bongusta, lako ne.

Irido aŭ iridio?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 16 10:11:59

Mi ne laboras kun iridion, sed mi havas iridojn en mia ĝardeno. Tial mi elektas "irido".

lanco aŭ lando?

vincas (Å vise profilen) 2012 2 16 11:23:13

Mia lando ne havas altajn montojn, sed ĝi estas bela.

suko aŭ biero

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 16 14:17:01

Se mi estas malsana, mi trinkas sukon. Mi elektas "biero", ĉar mi ne estas malsana. Mi volonte trinkas bieron. Vi ankaŭ?

lago aŭ lagro?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 16 14:57:16

Ĉiu rado bezonas sian lagron, tamen mi elektus lagon, ĉar mi ŝatas naĝi.

Roso aŭ rostro?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 16 15:10:40

Mi ne estas kaj mi ne havas elefanton, tial mi ne havas rilaton al rostron. Sed mi havas aŭton. Se mia aŭto ne funkcias, mi bezonas roson por fortreni. Tiu estas la kaŭzo por mia elekto "roso".

larmo aŭ laro?

Tibake til toppen