본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 22일 오후 1:32:40

Mi ne ŝatas kuri, sed mi ne havas la tempon por marŝi du horojn. Do, kuri elektiĝu.

Ludo aŭ filmo?

dobri (프로필 보기) 2009년 1월 23일 오후 5:59:55

Ludo, ĉar ĝi estas aktiva. Ĉe filmspektado mi povus ekdormi.

Pli plaĉas al vi violo violkolora aŭ rozkolora?

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 23일 오후 8:29:33

Ambaŭ al mi plaĉas, sed violaj pli ol rozaj.

Trajno aŭ aviadilo?

Sebasities (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오전 1:40:35

Aviadilo : mi neniam uzis ĝin.

Perlo aŭ diamanto ?

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오전 3:29:09

Diamantoj estas por ĉiam. Kaj ili ankaŭ estas utilaj kiel ŝlifiloj.

Pluvo aŭ neĝo?

mccambjd (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오전 7:52:03

Rogir:Pluvo aŭ neĝo?
Neĝo. Mi havas sufiĉa da pluvon ĉi-vintre.

Futbalo aŭ piedpilko?

dobri (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오전 10:05:58

Futbalo estas pli internacia. Piedpilkon mi povas konfuzi kun manpilko aŭ korbopilko.

Luloĝejo aŭ propra domo?

rosto (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오후 12:31:48

Propra domo ĉiam estas pli bona. Vi povas ŝanĝi, rekonstrui, plibonigi ĝin kiel vi volas. Propra domo estos heredaĵo al viaj gefiloj post via morto... Pri morto:

Senfina teruro aŭ terura fino?

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오후 7:06:15

Neniam volas senfinan teruron, eĉ ne mi.

Sunbrilo aŭ kampfajro?

dobri (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오후 8:49:13

Kampa fajro kun bonaj geamikoj kaj sufiĉe da trinkaĵo estus vere konvena por mi. Sed ĝi ne fariĝu fajrego!

Biero aŭ pomo?

다시 위로