Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-januaro-28 22:34:23

dobri:Ĉu vi preferus esti amato aŭ amanto?
Kia malfacila demando!!!

Amato. Ĉar amanto foriris, li volas aĉeti novan aŭton por ŝi! ridulo.gif

A aŭ Bo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-29 10:52:24

Mi ne ŝatas familion kio ne estas mia familio: bofratojn, bogepatroj, kaj aliaj. Do mi elektas ne bo sed a.

Ikso aŭ ipsilono?

dobri (Montri la profilon) 2009-januaro-29 20:50:36

Ikso, ĉar ĝi estas pli frue en la aboco.

Pasinteco aŭ estonteco?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-29 21:30:52

Pasinteco. Ĉio kion vi legas estas en la pasinteco. Ĉio kion vi memoras estas en la pasinteco. Mi miras pri la estonteco, sed mi scias pri la pasinteco.

Brakhorloĝo aŭ sunvitroj?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-januaro-30 03:37:13

Rogir:Brakhorloĝo aŭ sunvitroj?
Kio signifas "sunvitroj"? Sunhorloĝo? Negrave: mi preferas brakhorloĝon. Mia plej ŝatata brakhorloĝo havas lumetantajn markojn por nokta legebleco.

Maljuna aŭ malnova? shoko.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-30 13:17:24

Maljuna homo fariĝas pli saĝa kaj interesa, sed malnova aĵo nur fariĝas pli fuŝema.

Sunvitroj estas tioj kiojn vi surhavas en via foto.

Kuketoj aŭ dolĉaĵoj?

dobri (Montri la profilon) 2009-januaro-30 15:13:12

Dolĉaĵoj. Laŭ la nomo ŝajnas, ke ili multnombras. Kontraŭe kuketoj estadas malgrandaj. Devus esti multe da ili.

Okulvitroj aŭ kontaktlensoj?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-januaro-30 20:48:58

Rogir:Sunvitroj estas tioj kiojn vi surhavas en via foto.
Pardonon! Kelkfoje mia cerbo ne bone funkcias...la vortaro tradukas "sunvitroj" al "sun + glass (substance)" (en la angla) kaj mi ne povis ĝuste kombiniĝi.

dobri:Okulvitroj aŭ kontaktlensoj?
Kontaktlensoj.
Mi ne frandas la penson, kiu estas ke mi fingofrapas miajn okulojn.

Papero aŭ plasto?

dobri (Montri la profilon) 2009-januaro-30 21:58:06

Papero. Ŝajnas al mi, ke ĝia produktado ne bezonas tiom da energio kiom la plasto (inkluzive ĝian recikladon).

Asfalta aŭ betona trotuaro?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-30 23:45:07

Betona ! Ĝi plu daŭras !

Bradipo aŭ kanguruo ?

Reen al la supro