ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

จาก Kokcineleto, 22 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6311

ภาษา: Esperanto

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 28 มกราคม 2009, 22:34:23

dobri:Ĉu vi preferus esti amato aŭ amanto?
Kia malfacila demando!!!

Amato. Ĉar amanto foriris, li volas aĉeti novan aŭton por ŝi! ridulo.gif

A aŭ Bo?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 29 มกราคม 2009, 10:52:24

Mi ne ŝatas familion kio ne estas mia familio: bofratojn, bogepatroj, kaj aliaj. Do mi elektas ne bo sed a.

Ikso aŭ ipsilono?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 29 มกราคม 2009, 20:50:36

Ikso, ĉar ĝi estas pli frue en la aboco.

Pasinteco aŭ estonteco?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 29 มกราคม 2009, 21:30:52

Pasinteco. Ĉio kion vi legas estas en la pasinteco. Ĉio kion vi memoras estas en la pasinteco. Mi miras pri la estonteco, sed mi scias pri la pasinteco.

Brakhorloĝo aŭ sunvitroj?

mccambjd (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2009, 03:37:13

Rogir:Brakhorloĝo aŭ sunvitroj?
Kio signifas "sunvitroj"? Sunhorloĝo? Negrave: mi preferas brakhorloĝon. Mia plej ŝatata brakhorloĝo havas lumetantajn markojn por nokta legebleco.

Maljuna aŭ malnova? shoko.gif

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2009, 13:17:24

Maljuna homo fariĝas pli saĝa kaj interesa, sed malnova aĵo nur fariĝas pli fuŝema.

Sunvitroj estas tioj kiojn vi surhavas en via foto.

Kuketoj aŭ dolĉaĵoj?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2009, 15:13:12

Dolĉaĵoj. Laŭ la nomo ŝajnas, ke ili multnombras. Kontraŭe kuketoj estadas malgrandaj. Devus esti multe da ili.

Okulvitroj aŭ kontaktlensoj?

mccambjd (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2009, 20:48:58

Rogir:Sunvitroj estas tioj kiojn vi surhavas en via foto.
Pardonon! Kelkfoje mia cerbo ne bone funkcias...la vortaro tradukas "sunvitroj" al "sun + glass (substance)" (en la angla) kaj mi ne povis ĝuste kombiniĝi.

dobri:Okulvitroj aŭ kontaktlensoj?
Kontaktlensoj.
Mi ne frandas la penson, kiu estas ke mi fingofrapas miajn okulojn.

Papero aŭ plasto?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2009, 21:58:06

Papero. Ŝajnas al mi, ke ĝia produktado ne bezonas tiom da energio kiom la plasto (inkluzive ĝian recikladon).

Asfalta aŭ betona trotuaro?

Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2009, 23:45:07

Betona ! Ĝi plu daŭras !

Bradipo aŭ kanguruo ?

กลับไปด้านบน