Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-februaro-24 12:23:20

Atomenergio, ĉar Litovio pensas konstrui novan atomoelekrejon.

kapro aŭ ŝafo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-24 12:26:54

Mi elektas "kapro", ĉar oni povas fari buteron de kapro, kiu bongustas.

telefono aŭ telefakso?

vincas (Montri la profilon) 2012-februaro-24 12:46:20

Telefono, ĉar mi ŝatas babili per ĝin.

universo aŭ kosmo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-24 14:21:11

Laŭ mia opinio la vortoj signifas preskaŭ la saman. Mi elektas "kosmo", ĉar tiu vorto estas en la alfabeto antaŭ la alia.

hundo aŭ kato?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-24 14:53:59

Kato estas por mi pli simpatia dombesto.

Rivelujo aŭ rivelilo estas loko, kie oni riveladas fotojn. Rivoluo estas teknika esprimo por giro. Ĉu la vortoj estas tiom abstraktaj?

Kapro aŭ karpo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-24 15:01:11

dobri:Kato estas por mi pli simpatia dombesto.

Rivelujo aŭ rivelilo estas loko, kie oni riveladas fotojn. Rivoluo estas teknika esprimo por giro. Ĉu la vortoj estas tiom abstraktaj?

Kapro aŭ karpo?
Dankon pro via klarigo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-24 15:02:33

Mi elektas karpon, ĉar mi volonte manĝas fiŝon.

balkono aŭ teraso?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-24 15:13:57

Teraso, ĉar ĝi estadas pli solida.

Trajno aŭ trajto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-24 15:18:57

Mi elektas "trajno", ĉar mi volas vojaĝi.

fenstro aŭ pordo?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-24 15:22:45

Ĉar fenstro ne ekzistas necesas elekti pordon.

Feniko aŭ fenikso?

Reen al la supro