Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 18.59.52

Tiu elekto ne estas facila, ĉar mi volonte dancas rumbon kaj trinkas rumon. Mi pensas al mia sano kaj elektas "rumbo".

radio aŭ muzikilo?

dobri (Vise profilen) 24. feb. 2012 20.04.05

Ĉar mi mem ne kabaplas muziki, tial mi elektas radion (radioaparaton, nek alfaradiojn, nek betaradiojn nek gamaradiojn).

Farmo aŭ fermo?

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 21.02.28

Mi elektas "farmo", ĉar mi volas vivi sur lando.
homo aŭ lomo?

dobri (Vise profilen) 25. feb. 2012 05.42.48

Homo estas por mi pli grava ol grundo.

Lito aŭ litro?

ratkaptisto (Vise profilen) 25. feb. 2012 08.18.00

Mi elektas liton, ĉar mi ĉiutage kuŝas en mia lito.

dramo aŭ drumo?

vincas (Vise profilen) 25. feb. 2012 10.33.30

Drumo, iam mi estis en la urbo kaj vidis bandon de muzikistoj, kiuj ludis per drumoj surstrate.

gazeto aŭ ĵurnalo

ratkaptisto (Vise profilen) 25. feb. 2012 11.28.48

Mi preferas ĵurnalon, ĉar ĝi havas bildojn.

silko aŭ kotono?

vincas (Vise profilen) 25. feb. 2012 11.53.36

Mi preferas konton.

ligno aŭ metalo

ratkaptisto (Vise profilen) 25. feb. 2012 14.43.09

Mi preferas lignon, ĉar tiu estas pli mola ol metalo.

varmega aŭ malvarmega?

TatuLe (Vise profilen) 26. feb. 2012 22.52.46

Mi elektas "varmega", ĉar varmego konsistas el energio, kaj malvarmego konsistas el manko de energio.

Malmultekosta aŭ bonkvalita?

Tilbage til start