İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

dobri (Profili görüntüle) 1 Mart 2012 18:04:33

Lamo estas bela besto, tamen lumo pli gravas por mi.

Reto aŭ rito?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 1 Mart 2012 18:37:38

Mi bezonas ĉiutage la reton, la modernan reton, tial mi elektas "reto". Sed "rito" ankaŭ estas grava afero por la vivo.

tigo aŭ ligo?

vincas (Profili görüntüle) 2 Mart 2012 17:10:31

Mi apartenas al ligo de litovaj ŝakludantoj.

Parizo aŭ Novjorko

dobri (Profili görüntüle) 2 Mart 2012 17:14:59

Parizo, ĉar ĝi troviĝas pli proksime.

Eskalono aŭ eskalopo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Mart 2012 19:05:19

Tiuj vortoj ne estas en miaj vortaroj, sed mi trovis "eskapolo". Mi ŝategas eskapolon.

ĉensegilo aŭ mansegilo?

Espi (Profili görüntüle) 2 Mart 2012 23:46:58

dobri:Eskalono aŭ eskalopo?
ratkaptisto:Tiuj vortoj ne estas en miaj vortaroj, ...
Noto:

"Eskalopo" estas maldika fiŝ- aŭ viandotranĉaĵo sen ostoj.

Sed "eskalono" mi ankaŭ ne trovis. ploro.gif

ratkaptisto (Profili görüntüle) 3 Mart 2012 08:13:54

Espi:
dobri:Eskalono aŭ eskalopo?
ratkaptisto:Tiuj vortoj ne estas en miaj vortaroj, ...
Noto:

"Eskalopo" estas maldika fiŝ- aŭ viandotranĉaĵo sen ostoj.

Sed "eskalono" mi ankaŭ ne trovis. ploro.gif
Dankon pro viaj klopodoj, Klaus-Peter sal.gif

vincas (Profili görüntüle) 3 Mart 2012 19:26:50

Ĉensegilo, ĉar ĝi nekopareble pli rapidigas la laboron.

prunoj aŭ merizoj

ratkaptisto (Profili görüntüle) 3 Mart 2012 19:40:37

Mi elektas prunon, ĉar mi havas prunujo en mia ĝardeno.

hotelo aŭ pensiono?

dobri (Profili görüntüle) 4 Mart 2012 15:54:53

Pensiono, ĉar ĝi estadas malpli granda, do pli agrabla.

Eskalono estas milittrupo.

Ĉerizo aŭ merizo?

Başa geri dön