前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

CxVN (顯示個人資料) 2009年1月25日下午12:44:48

Pomo, ĉar ĝi ne bezonas taron
Alkoholo aŭ tobako?

dobri (顯示個人資料) 2009年1月25日下午8:57:31

ĈVN:Pomo, ĉar ĝi ne bezonas taron
Alkoholo aŭ tobako?
La vorton "tobako" mi ne trovis en miaj E-vortaroj. Supozante, ke vi ne opinias kariban insulon Tobago, sed tabakon, tiam mi elektas alkoholon. Konsumado de alkoholo malutilas nur al mi mem, kontraŭe fumado de tabako malutilas al ĉiuj ĉirkaŭstarantaj homoj.

Propra tendo aŭ fremda lito?

Sebasities (顯示個人資料) 2009年1月25日下午9:38:52

Fremda lito : miaj dorso-doloroj malhelpas min dormi sur la grundo. malgajo.gif

Damludo aŭ ŝakoj ? rideto.gif

dobri (顯示個人資料) 2009年1月25日下午9:42:15

Ŝako, ĉar ĝi bezonas pli da cerbumado.

Foto aŭ pentraĵo?

CxVN (顯示個人資料) 2009年1月26日上午5:02:00

dobri:
La vorton "tobako" mi ne trovis en miaj E-vortaroj.
Pardonu mian eraron,mi volis skribi "tabako" rideto.gif
R2D2!:Pentraĵo, ĉar ĝı estas plı bela.

Kampo aŭ urbo?
Urbo ĉar mi loĝas en la urbo kaj tia urbo lokiĝas inter montaro covrita per arbaro.Mi malofte vidas kampojn.

Grandega imperio aŭ malgranda ŝtateto?

dobri (顯示個人資料) 2009年1月26日下午3:15:43

En malgranda ŝtato mi loĝas, tial mi preferus grandan imperion.

Plumo aŭ krajono?

Rogir (顯示個人資料) 2009年1月27日下午1:39:49

Mi ofte skribas etajn literojn, kaj tio estas pli facila kun plumo ol kun krajono.

Petveturi aŭ trajnvojaĝi?

CxVN (顯示個人資料) 2009年1月27日下午4:16:03

Mi preferas petveturi.Petviturante ni povas vojaĝi sen mono kaj konaktiĝi kun diversaj interesaj homoj.
Тeorio aŭ praktiko?

Rogir (顯示個人資料) 2009年1月27日下午10:08:47

Teorio estas senfina kaj senerara. Tiom mi pleje ŝatas.

Libroŝranko aŭ komputilo?

dobri (顯示個人資料) 2009年1月28日下午8:42:37

Kompreneble komputilo. La libroŝranko devus esti en multaj ĉambroj por ampleksi iomete simile kiel la reto atingata per komputilo. Tamen la gravajn por mi indikojn mi notas en kajeron por pli facile trovi ilin.

Ĉu vi preferus esti amato aŭ amanto?

回到上端