Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

ratkaptisto (Näytä profiilli) 12. maaliskuuta 2012 18.34.55

Mi ne bezonas pulion ankaŭ ne pulon. Mi elektas pulon, ĉar mi konas tiun vorton pli bone.

konsilo aŭ konfido?

dobri (Näytä profiilli) 12. maaliskuuta 2012 18.49.14

Konsilo estus bona elekto, tamen konfido estas certe pli grava.

Stebilo aŭ stibio?

vincas (Näytä profiilli) 12. maaliskuuta 2012 19.07.47

Mia patrino povas tre bone labori per stebilo.

morna aŭ moroza

dobri (Näytä profiilli) 12. maaliskuuta 2012 20.32.22

Iam mi estadas moroza, precipe kiam io doloras.

Saŭco aŭ saŭno?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 13. maaliskuuta 2012 16.12.53

Mi preferas "saŭno", ĉar tiu estas bona por la sano.

ŝtrumpo aŭ ŝtrumpeto?

dobri (Näytä profiilli) 13. maaliskuuta 2012 16.17.56

Mi preferas porti ŝtrumpetojn.

Tajli aŭ tajpi?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 13. maaliskuuta 2012 16.21.47

Mi elektas "tajpi", ĉar mi estas bona tajpisto.

legi aŭ aŭdi?

moorle (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2012 10.33.09

Mi pri volonte aŭdas, ĉar mi ne bezonas libron.

nebulo aŭ neĝo?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2012 10.39.08

Mi elektas "neĝo", ĉar mi povas skii.

maro aŭ mano?

Kelli (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2012 11.30.13

Malfacila elekto, ke mi amegas la maron, sed mi multe bezonas miajn manojn, do mi elektas manon.

Iri aŭ resti?

Takaisin ylös