Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-14 15:40:17

Mi volonte migras kaj kuras, tial mi elektas "iri" anstataŭ resti.

dormi aŭ labori?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-14 16:18:23

Mi jam laboris sufiĉe, tial mi elektas dormadon.

Menso aŭ meso?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-15 07:46:00

Mi elektas menson, ĉar ĉiu homo havas menson.

monumento aŭ momento?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-15 14:37:45

Ĵusa momento pli gravas al mi ol iu monumento.

Nokto aŭ noktuo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-15 15:00:36

Mi interesiĝas pri birdoj, tial mi elktas "noktuo".

marto aŭ majo?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-15 16:14:18

Marto, por ke la printempo ankoraŭ venu.

Angilo aŭ angino?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-15 16:46:27

Mi elektas "angilo", ĉar mi volonte manĝas fiŝon.

lumo aŭ lumpo?

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-15 19:04:16

Mi ŝatas kiam la ĉambro estas bone lumigita, precipe tio grvas en vintro, kiam tago estas tre mallonga.

kombi aŭ kombini

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-15 19:09:05

Mi elektas "kombi", ĉar mi kombas mian hararon minimume unu foje per semajno.

balilo aŭ polvosuĉilo?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-15 20:15:44

Ĝis nun mi ne konis instrumenton, kun kiu mi povus organizi balon, do mi supozas, ke vi intencis skribi "balailo", ĉu ne? Balailon mi pli ŝatas ol polvosuĉilon.

Avelo aŭ aveno?

Reen al la supro