Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 14 15:40:17

Mi volonte migras kaj kuras, tial mi elektas "iri" anstataŭ resti.

dormi aŭ labori?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 14 16:18:23

Mi jam laboris sufiĉe, tial mi elektas dormadon.

Menso aŭ meso?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 15 07:46:00

Mi elektas menson, ĉar ĉiu homo havas menson.

monumento aŭ momento?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 15 14:37:45

Ĵusa momento pli gravas al mi ol iu monumento.

Nokto aŭ noktuo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 15 15:00:36

Mi interesiĝas pri birdoj, tial mi elktas "noktuo".

marto aŭ majo?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 15 16:14:18

Marto, por ke la printempo ankoraŭ venu.

Angilo aŭ angino?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 15 16:46:27

Mi elektas "angilo", ĉar mi volonte manĝas fiŝon.

lumo aŭ lumpo?

vincas (Å vise profilen) 2012 3 15 19:04:16

Mi ŝatas kiam la ĉambro estas bone lumigita, precipe tio grvas en vintro, kiam tago estas tre mallonga.

kombi aŭ kombini

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 15 19:09:05

Mi elektas "kombi", ĉar mi kombas mian hararon minimume unu foje per semajno.

balilo aŭ polvosuĉilo?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 15 20:15:44

Ĝis nun mi ne konis instrumenton, kun kiu mi povus organizi balon, do mi supozas, ke vi intencis skribi "balailo", ĉu ne? Balailon mi pli ŝatas ol polvosuĉilon.

Avelo aŭ aveno?

Tibake til toppen