Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 15 20:46:26

ratkaptisto:Mi elektas "kombi", ĉar mi kombas mian hararon minimume unu foje per semajno.

balilo aŭ polvosuĉilo?
En mia komputilvortaro estas la vortoj "balilo kaj balailo" (ambaŭ por "Besen"). Estas eraro de la vortaro. En la lernu.net-vortaro mi nur trovis "balailo". Pardonu

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 16 13:27:45

Mi havas avelarbo en mia ĝardeno, tial mi elektas tiun vorton.

skii aŭ rulsketilo?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 16 15:26:42

Rulsketi mi ne kapablas, tial mi elektas skiadon.

Talaro aŭ talero?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 16 16:11:24

Mi elektas "talero", ĉar ekzistas bela kanto kun tiu vorto.

tempo aŭ tampono?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 16 16:49:53

Tempo estas mono. El la slogano videblas, kiel grava estas la tempo.

Tajdo aŭ tajgo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 16 19:53:45

Mi spertas la tajdon en Germanio, estas bona sperto kaj bona etoso. Tial mi elektas tiun vorton.

Volapuko aŭ Esperanto?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 16 20:10:43

Esperanto. Estas facila elekto, ĉar la Volapuko neniam plaĉis al mi.

Reflekso aŭ refleksivo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 3 16 20:25:14

Mi elektas refleksivon, ĉar tiu estas temo de la gramatiko. Mi ofte okupiĝas kun gramatiko, tial mi elektas tiun vorton.

foto aŭ pentraĵo?

Kelli (Å vise profilen) 2012 3 16 20:45:14

Estas aferoj iom malsimilaj sed mi preferas foto, ĉar fotojn ĉiuj povas havi.

kuko aŭ pano?

dobri (Å vise profilen) 2012 3 16 21:32:54

Kuko pli bongustas, tamen pano estas ege grava por ĉio. Tial mi elektas panon, ĉar mi volas havi ĝin.

Premo aŭ premio?

Tibake til toppen