Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Kelli (Vise profilen) 28. mar. 2012 15.39.21

Oni diras, ke la noktuoj alportu bonsorton por ni, sed mi preferas la noktojn, speciale la belajn noktojn.

multege manĝi aŭ ne manĝi?

ratkaptisto (Vise profilen) 28. mar. 2012 15.49.37

Mi elektas "multege manĝi", ĉar "ne manĝi" estas morto.

fonto aŭ konto?

dobri (Vise profilen) 28. mar. 2012 17.40.03

Estus bone havi grandan konton, tamen mi elektas fonton de pura akvo.

Ero aŭ eraro?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. mar. 2012 08.47.00

Ne estas bone, fari eraron, tial mit elektas eron.

nizo aŭ rizo?

dobri (Vise profilen) 29. mar. 2012 15.16.18

Rizo, ĉar ĝi estas grava manĝaĵo. La birdo nizo certe ne sufiĉus por vespermanĝo.

Mulo aŭ nulo?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. mar. 2012 15.36.13

Mi amas animalojn, tial mi elektas mulon.

klavo aŭ klaviklo?

dobri (Vise profilen) 29. mar. 2012 15.47.08

Kvankam mi nun uzas tutan klavaron, tamen la osto klaviklo estas pli grava por mi.

Gaŭĉo aŭ gaŭĝo?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. mar. 2012 15.54.24

Mi ofte vidis gaŭĉojn en filomoj. "Gaŭĝo" estas vorto de la matematiko kaj ne interesigas min. Mi elektas "gaŭĉo".

naĝi aŭ kuri?

dobri (Vise profilen) 29. mar. 2012 16.08.31

Prefere trankvile naĝi ol rapide kuri.

Galono aŭ galopo?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. mar. 2012 16.51.19

Mi interesiĝas por ĉevalo, tial mi elektas galopon.

baterio aŭ akumulilo?

Tilbage til start