Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

A aŭ B? Elektu!

di Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messaggi: 6311

Lingua: Esperanto

Kelli (Mostra il profilo) 28 marzo 2012 15:39:21

Oni diras, ke la noktuoj alportu bonsorton por ni, sed mi preferas la noktojn, speciale la belajn noktojn.

multege manĝi aŭ ne manĝi?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 28 marzo 2012 15:49:37

Mi elektas "multege manĝi", ĉar "ne manĝi" estas morto.

fonto aŭ konto?

dobri (Mostra il profilo) 28 marzo 2012 17:40:03

Estus bone havi grandan konton, tamen mi elektas fonton de pura akvo.

Ero aŭ eraro?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 08:47:00

Ne estas bone, fari eraron, tial mit elektas eron.

nizo aŭ rizo?

dobri (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 15:16:18

Rizo, ĉar ĝi estas grava manĝaĵo. La birdo nizo certe ne sufiĉus por vespermanĝo.

Mulo aŭ nulo?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 15:36:13

Mi amas animalojn, tial mi elektas mulon.

klavo aŭ klaviklo?

dobri (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 15:47:08

Kvankam mi nun uzas tutan klavaron, tamen la osto klaviklo estas pli grava por mi.

Gaŭĉo aŭ gaŭĝo?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 15:54:24

Mi ofte vidis gaŭĉojn en filomoj. "Gaŭĝo" estas vorto de la matematiko kaj ne interesigas min. Mi elektas "gaŭĉo".

naĝi aŭ kuri?

dobri (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 16:08:31

Prefere trankvile naĝi ol rapide kuri.

Galono aŭ galopo?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 29 marzo 2012 16:51:19

Mi interesiĝas por ĉevalo, tial mi elektas galopon.

baterio aŭ akumulilo?

Torna all’inizio