Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) April 5, 2012, 9:43:07 PM

Mi ne tre ŝatas oron. Mia vorto estas "uro", ĉar ni havas ĉi tie uroparkon.

nulo aŭ mulo?

dobri (User's profile) April 6, 2012, 1:31:35 PM

Pri mulo mi devus zorgi, nutri ĝin. Tial mi elektas nulon. La tiuj estas bezonataj ĉe grandaj ciferoj.

Alo aŭ ilo?

ratkaptisto (User's profile) April 6, 2012, 2:38:40 PM

Oni ĉiam uzas ilojn, tial mi elektas tiun vorton.

rozo aŭ tulipo?

zaratustro (User's profile) April 6, 2012, 7:03:24 PM

Estas malfacile elekti inter tiuj floroj, sed mi elektas rozon ĉar mi estas kulturanta rozojn en mia kampo kiel odoraj floroj por konfuzigi kelklajn specojn da malbonaj insektoj kiuj atakas miajn legomojn.

scienco aŭ kredo?

ratkaptisto (User's profile) April 6, 2012, 7:18:16 PM

Mi elektas kredon, ĉar mi kredas al la bono.

sabato aŭ dimanĉo?

dobri (User's profile) April 6, 2012, 7:18:20 PM

Kompreneble scienco. Kredas mi nur al miaj parencoj, ke ili amas min.

Sabato, ĉar tiam la dimanĉo ankoraŭ atendos min.

Adapto aŭ adopto?

zaratustro (User's profile) April 6, 2012, 7:29:20 PM

Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.

ratkaptisto (User's profile) April 6, 2012, 7:31:19 PM

zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?

ratkaptisto (User's profile) April 6, 2012, 7:33:54 PM

ratkaptisto:
zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?
20:18....

dobri (User's profile) April 7, 2012, 12:01:36 PM

ratkaptisto:
ratkaptisto:
zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?
20:18....
Mi tute ne komprenas, kial vi citas vin mem. Plu vi forgesis aldoni pluajn du eblecojn!

Back to the top