Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 21:43:07

Mi ne tre ŝatas oron. Mia vorto estas "uro", ĉar ni havas ĉi tie uroparkon.

nulo aŭ mulo?

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 13:31:35

Pri mulo mi devus zorgi, nutri ĝin. Tial mi elektas nulon. La tiuj estas bezonataj ĉe grandaj ciferoj.

Alo aŭ ilo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 14:38:40

Oni ĉiam uzas ilojn, tial mi elektas tiun vorton.

rozo aŭ tulipo?

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:03:24

Estas malfacile elekti inter tiuj floroj, sed mi elektas rozon ĉar mi estas kulturanta rozojn en mia kampo kiel odoraj floroj por konfuzigi kelklajn specojn da malbonaj insektoj kiuj atakas miajn legomojn.

scienco aŭ kredo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:18:16

Mi elektas kredon, ĉar mi kredas al la bono.

sabato aŭ dimanĉo?

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:18:20

Kompreneble scienco. Kredas mi nur al miaj parencoj, ke ili amas min.

Sabato, ĉar tiam la dimanĉo ankoraŭ atendos min.

Adapto aŭ adopto?

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:29:20

Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:31:19

zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:33:54

ratkaptisto:
zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?
20:18....

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-07 12:01:36

ratkaptisto:
ratkaptisto:
zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?
20:18....
Mi tute ne komprenas, kial vi citas vin mem. Plu vi forgesis aldoni pluajn du eblecojn!

Reen al la supro