目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

Espi (プロフィールを表示) 2012年4月22日 14:52:00

Mi elektas la popolon, alie ni estus tro sole. malgajo.gif

Ĉu regnestro aŭ regnestrino?

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月22日 15:04:32

Regnestroj estas multaj, tial mi elektas regnestrinon.

Rapido aŭ rapiro?

Espi (プロフィールを表示) 2012年4月22日 15:30:40

Mi ne deziras malviviĝi, do mi elektas rapidon, kvankam ĝi ofte estas tro peniga.

Ĉu dago aŭ spado?

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月22日 15:47:45

Ĉar mi nenie trovis la vorton "dago", tial mi elektas spadon. Tion mi komprenas.

Primaso aŭ primato?

Espi (プロフィールを表示) 2012年4月22日 16:01:53

Dago: glavo kun larĝa, mallonga klingo, por persona sindefendo
vidu ĉi tie aŭ pli kutima: ponardo

Ĉar mi ne estas religia, mi elektas la anoj de parenceco de homoj.

Ĉu malsimpatio aŭ malamo?

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月22日 16:47:34

Dankon pro la klarigo, ĉar en mia vortaro troviĝas sur tiu loko "ponardo". Ankaŭ en PIV la vorto "dago" mankas.

Mi preferas amon, tial en kontraŭa flanko mi kompreneble elektas malsimpation.

Amaso aŭ omaso?

Espi (プロフィールを表示) 2012年4月22日 17:14:01

De amaso mi havus la plej multon, sed omason mi ne ŝatas.

Ĉu kalkuli per kapo aŭ per kalkulilo?

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月22日 17:19:25

Per la kalkulilo estadas la rezulto certa.

Teamo aŭ temo?

TatuLe (プロフィールを表示) 2012年4月22日 20:06:14

"Teamo" sonas kiel hispana amdeklaro ridulo.gif

ŝlosilo aŭ pasvorto?

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月22日 20:32:30

Ŝlosilo, ĉar ĝi konvenas por multaj domoj, dum pasvorto nur por komputiloj.

Epoko aŭ ezoko?

先頭にもどる