前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2009年1月31日上午8:20:03

Kvankam konduti kiel bradipo estas certe sonĝo de ni ĉiuj, tamen mi preferas kanguruon. Ĝi estas pli sportema.

Montaro aŭ ebenaĵo?

Sebasities (顯示個人資料) 2009年1月31日下午2:18:21

Mi vivas en ebenaĵa kvartalo (tio do estas agrable, kiam mi estas laca), sed mi preferas montaro, de kie la panoramo estas ĉiam belega.

17-a aŭ 19-a jarcento ?

dobri (顯示個人資料) 2009年1月31日下午8:22:46

Sebasities:Mi vivas en ebenaĵa kvartalo (tio do estas agrable, kiam mi estas laca), sed mi preferas montaroN, de kie la panoramo estas ĉiam belega.
Mi ankaŭ.
En la 17-a jarcento regis en multaj landoj sklaveco. Pri tio mi ne sopiras. Ĉar ne eblas elekti la 21-an jarcenton, tial mi elektis la 19-an.

Piceo aŭ pino?

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月1日上午2:04:39

Pino nederlande tradukiĝas dolorarbo (pijnboom), do mi elektas piceon.

Silento aŭ murmuro?

dobri (顯示個人資料) 2009年2月1日上午7:15:18

Silento estas pli deca. Murmuro povas vin ĝeni.

Tapiŝo aŭ pargeto?

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月1日下午12:28:14

Pargeto estas pli granda kaj ne stumbliga, sed pargo estas eĉ pli bona!

Flago aŭ himno?

dobri (顯示個人資料) 2009年2月1日下午12:54:14

Rogir:Pargeto estas pli granda kaj ne stumbliga, sed pargo estas eĉ pli bona!
Kio estas pargo? Ĉu grandega pargeto?

Mozart aŭ Beethoven?

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月1日下午5:21:41

Beethoven.

Jes, pargo estas granda pargeto.

Virbovo aŭ bovino?

dobri (顯示個人資料) 2009年2月1日下午9:27:06

Bovino, ĉar ĝi donas lakton.

Virino aŭ simple ino?

eikored85 (顯示個人資料) 2009年2月1日下午10:51:09

Simple ino, ĉar la radiko "vir-" volas diri "maskla", kaj aldoni la sufikso "-ino" al "vir-" estas mallerta; estas du kontraŭdiraj radikoj kaj la vera senco la "virino" ne sekvas reguloj de vortformiĝo. Do, mi preferas simple ino.

Vanilo aŭ ĉokolado?

回到上端