Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

Espi (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2012 10.55.30

Hmmm! Rostata ezoko! Gustegas ...

Ĉu Antarkto aŭ Antarktio?

dobri (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2012 17.17.28

Antarkto estas malpli longa vorto.

Alno aŭ ulno?

Espi (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2012 21.33.02

Mi elektas ulnon, ĉar antaŭbrako sen ulno ja estus tre malstabila.

Ĉu cidro aŭ pomsuko?

dobri (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 14.00.27

Pomsuko estadas pli dolĉa, tial mi preferas ĝin.

Ĉano aŭ ĉeno?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.16.18

Mi ofte biciklas kaj kelkfoje mi havas problemojn kun mia ĉeno. Tio estas la kaŭzo por mia elekto.

pomo aŭ piro?

Ryuuichi (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.37.54

Verdan pomon mi preferas.

fajro aŭ elektro?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.40.11

Mi elektas "fajro", ĉar mi havas fornon por ligno.

bildo aŭ foto?

Ryuuichi (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.41.29

Personoj ja estas belaj, sed ankaŭ ordinaraj. Mi preferas belan pentraĵon aŭ desegnaĵon.

seĝo aŭ sofo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.45.32

Mi preferas sofon, ĉar tie povas sidi belan virinon.

komputilo aŭ skribmaŝino?

Ryuuichi (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2012 19.47.01

Skribmaŝino, ĉar mi amas la bruan tajpo-sonon.

Plumo aŭ krajono?

Tornar a dalt