Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) May 29, 2012, 7:26:25 PM

Mi preferas "rando", ĉar "rango" ne estas grava por mi.

vorto aŭ morto?

dobri (User's profile) May 29, 2012, 7:41:44 PM

Vorto, ĉar ĝi estas komenco de ĉio, dum morto estas fino.

Kringo aŭ ringo?

Espi (User's profile) May 30, 2012, 9:25:19 AM

Mi elektas "kringo"-n, ĉar ĝi gustas tre bone, sed kelkfoje ankaŭ tro dolĉe.

Ĉu ŭato aŭ vato?

ratkaptisto (User's profile) May 30, 2012, 10:16:22 AM

Mi elekta "ŭato", ĉar tiu vorto estas via unua ideo.

papero aŭ ŝtofo?

dobri (User's profile) May 30, 2012, 1:34:48 PM

Papero estas ege grava por multaj homaj aktivecoj.

Febla aŭ febra?

jchthys (User's profile) May 30, 2012, 1:56:01 PM

dobri:Febla aŭ febra?
Febla, ĉar la filo de konato mia estas nun febra.

Fabla aŭ afabla?

dobri (User's profile) May 30, 2012, 3:09:30 PM

Kvankam mi ŝatas legi fablojn, tamen mi opinias afablecon pli grava.

Testo aŭ testudo?

Kelli (User's profile) May 30, 2012, 6:08:18 PM

Testudo,ĉar mi opinias la testutojn tre simpatiajn bestojn.

daŭri ĉe komputilo aŭ ordigi la aferojn por vojaĝi?

dobri (User's profile) May 30, 2012, 7:22:09 PM

Kvankam mi ŝatas vojaĝi, nun necesas resti ĉe komputilo por daŭrigi la konversacion.

Gudro aŭ gurdo?

ratkaptisto (User's profile) May 30, 2012, 8:15:06 PM

Gurdo estas bona, maljuna "instrumento", mi tiun volonte aŭdas. Estas mia elekto.

skarabo aŭ korvo?

Back to the top