Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 30. juuni 2012 7:27.56

Viroj preferas pilkon por ludi kun ĝi, tamen ĉiuj virinoj preferas balon, ĉar ili ŝatas dancadon.

Balado aŭ balano?

ratkaptisto (Näita profiili) 30. juuni 2012 9:40.24

Mia elekto estas balado, ĉar mi amas tiun.

abelo aŭ belo?

dobri (Näita profiili) 30. juuni 2012 17:50.57

Mi ŝatas abelojn, ĉar ili kolektas mielon. Belo estas nur individua kvalito.

Pulo aŭ pulpo?

ratkaptisto (Näita profiili) 1. juuli 2012 10:37.26

Mi ofte raportis pri pulpo koneksa la fabrikado de papero, tial mi elektas la vorton "pulpo".

morto aŭ horto?

dobri (Näita profiili) 1. juuli 2012 12:31.46

Horto, ĉar viva ĝardeno pli plaĉas ol morto.

Falto aŭ sulko?

ratkaptisto (Näita profiili) 1. juuli 2012 16:46.54

Mi elektas "falto", ĉar tiu vorto memoras al la germana vorto.

ero aŭ erco?

dobri (Näita profiili) 1. juuli 2012 20:29.33

Erco, ĉar ĝi estadas pli granda. Malgrandan eron oni eble eĉ ne trovus.

Konkeri aŭ konsekri?

galvis (Näita profiili) 2. juuli 2012 22:33.18

Se oni konkeras aŭ konsekras, oni devas zorgi pri
la konkerintoj aŭ la paroĥanoj. Ambaŭ agoj estas
malfacilaj, sed mi preferas : konsekri.

Enfermi aŭ enmeti ?

ratkaptisto (Näita profiili) 3. juuli 2012 9:13.22

"Enfermi" estas agado kun aŭtoritato kaj "enmeti" estas sen aŭtoritato. Mi elektas "enmeti", ĉar mi ne amas aŭtoritaton.

venki aŭ malvenki?

Kelli (Näita profiili) 3. juuli 2012 12:09.32

Ha, venki ĉiam ( aŭ almenaŭ provi tion ridulo.gif)

Elekti aux esti elektida?

Tagasi üles