Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

galvis (Tunjukkan profil) 16 Juli 2012 21.35.05

Homoj aŭ bestoj povas vivi multe pliaj tagoj
sen manĝi ol sen trinki. Pro tio, mi preferas
malsaton ; almenaŭ oni povus daŭri pli.

Forgesi aŭ preterlasi frazon ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 17 Juli 2012 15.40.02

"Forgesi" ne estas bona, tial mi elektas la alian eblecon.

ŝranko aŭ tablo?

Espi (Tunjukkan profil) 17 Juli 2012 21.59.27

En ŝranko estas multe pli spaco por la plej diversaj aĵoj ol sur la tablo.
Tio plaĉas al mi.

tombofosisto aŭ akuŝistino?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 18 Juli 2012 09.51.49

Se mi estus virino, mi volas esti akuŝistino, ĉar tiu profesio okupiĝas pri nova vivo.

tapiŝbatilo aŭ polvosuĉilo?

galvis (Tunjukkan profil) 18 Juli 2012 17.17.57

Mi preferas polvosuĉilon, ĉar ĝi ne malpurigas
la aeron de la medio.

Noti sur la libro kiun vi legas aŭ en aparta
kajero ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 18 Juli 2012 17.23.13

Mi ofte notas en la libro.

libro pri biero aŭ litro de biero?

galvis (Tunjukkan profil) 18 Juli 2012 21.43.39

Mi jam havas sufiĉan kvanton da libroj, pro tio
mi preferas trinki kruĉon da biero.

Vino aŭ biero ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Juli 2012 14.11.40

Mi volonte trinkas bieron, tial mi elektas "biero".

aŭto aŭ buso?

dobri (Tunjukkan profil) 21 Juli 2012 08.34.10

Buso, ĉar ĝi estas pli granda.

Manĝi aŭ gluti ? (Dankon, Galvis)

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 21 Juli 2012 09.12.21

Mi elektas "manĝi", ĉar "gluti" estas sen ĝuado.

temo aŭ gemo?

Kembali ke atas