Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-21 11:45:42

ratkaptisto:Mi elektas "manĝi", ĉar "gluti" estas sen ĝuado.

temo aŭ gemo?
Temo, ĉar per ĝi mi povas skribi pri
gemo kaj aliaj aferoj. (ne dankinde, Dobri).

Afero aŭ aĵo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-21 19:00:44

Mi preferas aĵo, ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol afero.

dancado aŭ kurado?

Espi (Montri la profilon) 2012-julio-22 16:31:21

Mi decidiĝas por kurado, ĉar mi ne bone dancas. ^^

vaporŝipo aŭ velŝipo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-22 18:21:17

Mi decidiĝas por velŝipo ĉar mi havas licencon.

transpago aŭ kontantpago?

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-23 16:44:32

Mi preferas pagi kontante ĉar
kiu pagas tion, kion li mem ŝuldas,
tiu scias kiom havas.

Manĝi rapide aŭ malrapide ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-23 18:24:59

Mi preferas "manĝi malrapide", ĉar tiu estas pli sana. Sed oni ne ĉiam havas multe da tempo.

glitŝuo aŭ rulsketilo?

jchthys (Montri la profilon) 2012-julio-23 20:30:06

ratkaptisto:Mi preferas "manĝi malrapide", ĉar tiu estas pli sana. Sed oni ne ĉiam havas multe da tempo.

glitŝuo aŭ rulsketilo?
glitŝuo, ĉar glitŝuado estas pli "cool" (angla ŝerco: mojosa/malvarma)

La plumo aŭ la glavo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-24 09:37:15

Por skribi oni povas preni plumon, por batali la glavon. Mi ne bezonas plumon, ĉar mi havas komputilon, kaj ankaŭ mi ne bezonas glavon, ĉar mi ne volas batali.

birdo aŭ leono?

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-24 21:27:27

Kolombo estas birdo, kaj estas simbolo
de paco. Mi elektas birdon.

Silentema aŭ tro multe bojanta hundo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-25 06:57:07

Mi ne ŝatas tro multe bojantan hundon, tial mi preferas silenteman hundon.

hundo aŭ kato?

Reen al la supro