본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 21일 오전 11:45:42

ratkaptisto:Mi elektas "manĝi", ĉar "gluti" estas sen ĝuado.

temo aŭ gemo?
Temo, ĉar per ĝi mi povas skribi pri
gemo kaj aliaj aferoj. (ne dankinde, Dobri).

Afero aŭ aĵo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 21일 오후 7:00:44

Mi preferas aĵo, ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol afero.

dancado aŭ kurado?

Espi (프로필 보기) 2012년 7월 22일 오후 4:31:21

Mi decidiĝas por kurado, ĉar mi ne bone dancas. ^^

vaporŝipo aŭ velŝipo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 22일 오후 6:21:17

Mi decidiĝas por velŝipo ĉar mi havas licencon.

transpago aŭ kontantpago?

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 23일 오후 4:44:32

Mi preferas pagi kontante ĉar
kiu pagas tion, kion li mem ŝuldas,
tiu scias kiom havas.

Manĝi rapide aŭ malrapide ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 23일 오후 6:24:59

Mi preferas "manĝi malrapide", ĉar tiu estas pli sana. Sed oni ne ĉiam havas multe da tempo.

glitŝuo aŭ rulsketilo?

jchthys (프로필 보기) 2012년 7월 23일 오후 8:30:06

ratkaptisto:Mi preferas "manĝi malrapide", ĉar tiu estas pli sana. Sed oni ne ĉiam havas multe da tempo.

glitŝuo aŭ rulsketilo?
glitŝuo, ĉar glitŝuado estas pli "cool" (angla ŝerco: mojosa/malvarma)

La plumo aŭ la glavo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 24일 오전 9:37:15

Por skribi oni povas preni plumon, por batali la glavon. Mi ne bezonas plumon, ĉar mi havas komputilon, kaj ankaŭ mi ne bezonas glavon, ĉar mi ne volas batali.

birdo aŭ leono?

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 24일 오후 9:27:27

Kolombo estas birdo, kaj estas simbolo
de paco. Mi elektas birdon.

Silentema aŭ tro multe bojanta hundo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 25일 오전 6:57:07

Mi ne ŝatas tro multe bojantan hundon, tial mi preferas silenteman hundon.

hundo aŭ kato?

다시 위로