Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de noviembre de 2008

Aportes: 6311

Idioma: Esperanto

galvis (Mostrar perfil) 21 de julio de 2012 11:45:42

ratkaptisto:Mi elektas "manĝi", ĉar "gluti" estas sen ĝuado.

temo aŭ gemo?
Temo, ĉar per ĝi mi povas skribi pri
gemo kaj aliaj aferoj. (ne dankinde, Dobri).

Afero aŭ aĵo ?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 21 de julio de 2012 19:00:44

Mi preferas aĵo, ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol afero.

dancado aŭ kurado?

Espi (Mostrar perfil) 22 de julio de 2012 16:31:21

Mi decidiĝas por kurado, ĉar mi ne bone dancas. ^^

vaporŝipo aŭ velŝipo?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 22 de julio de 2012 18:21:17

Mi decidiĝas por velŝipo ĉar mi havas licencon.

transpago aŭ kontantpago?

galvis (Mostrar perfil) 23 de julio de 2012 16:44:32

Mi preferas pagi kontante ĉar
kiu pagas tion, kion li mem ŝuldas,
tiu scias kiom havas.

Manĝi rapide aŭ malrapide ?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 23 de julio de 2012 18:24:59

Mi preferas "manĝi malrapide", ĉar tiu estas pli sana. Sed oni ne ĉiam havas multe da tempo.

glitŝuo aŭ rulsketilo?

jchthys (Mostrar perfil) 23 de julio de 2012 20:30:06

ratkaptisto:Mi preferas "manĝi malrapide", ĉar tiu estas pli sana. Sed oni ne ĉiam havas multe da tempo.

glitŝuo aŭ rulsketilo?
glitŝuo, ĉar glitŝuado estas pli "cool" (angla ŝerco: mojosa/malvarma)

La plumo aŭ la glavo?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 24 de julio de 2012 09:37:15

Por skribi oni povas preni plumon, por batali la glavon. Mi ne bezonas plumon, ĉar mi havas komputilon, kaj ankaŭ mi ne bezonas glavon, ĉar mi ne volas batali.

birdo aŭ leono?

galvis (Mostrar perfil) 24 de julio de 2012 21:27:27

Kolombo estas birdo, kaj estas simbolo
de paco. Mi elektas birdon.

Silentema aŭ tro multe bojanta hundo ?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 25 de julio de 2012 06:57:07

Mi ne ŝatas tro multe bojantan hundon, tial mi preferas silenteman hundon.

hundo aŭ kato?

Volver arriba