ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

Sebasities (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2009،‏ 13:29:48

"A aŭ B? Elektu!" Tiu titolo estas amuza !

Igor Stravinsky aŭ Ella Fitzgerald ? rideto.gif

Rogir (نمایش مشخصات) 9 فوریهٔ 2009،‏ 11:32:47

"A aŭ B? Elektu!", ĉar tio estas verda! Kaj Igor Stravinsky.

Nenio aŭ neniu?

dobri (نمایش مشخصات) 9 فوریهٔ 2009،‏ 17:09:07

Stranga elekto! Tamen neniu, ĉar ĉiam restas la aliaj.

Labori pene por mono aŭ ĝui senlaborecon kun malmulte da mono sed multe da libera tempo?

jchthys (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2009،‏ 3:59:11

La unua, ĉar kial iu volus havi liberan tempon sen iu manĝaĵo?

Nastia LIUKINShawn JOHNSON?

mccambjd (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2009،‏ 6:13:13

rubulo:
R2D2!:
horsto:Ĉu vi sciis ke estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento?
Mı nenıam komprenos la malsamon ınter prezıdAnto kaj prezıdEnto, kaj ınter studAnto kaj studEnto...

—Ilhuıtemoc δ
Prezidento estas posteno.

Prezidanto estas stato.

Ne ĉiam prezidento estas prezidanto.
Mi ne certas. La unua difino en la PIV 2005 estas "prezidento = prezidanto". La ReVo ne havas "prezidenton".

mccambjd (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2009،‏ 6:28:49

Shawn JOHNSON. Ŝi estas pli malalta ol Nastia.

KD aŭ mp3?

dobri (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2009،‏ 16:06:08

Mp3, ĉar ĝi estas pli malgranda.

Slalomo aŭ simpla descendo?

Rogir (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2009،‏ 22:47:10

Slalomo estas pli spektakla!

Francujo aŭ Turkujo?

jchthys (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2009،‏ 23:33:22

Francujo, ĉar ĝi havas belan flagon.

Kompletigi impostformojn aŭ labori en la korto?

mccambjd (نمایش مشخصات) 11 فوریهٔ 2009،‏ 1:21:11

jchthys:Kompletigi impostformojn aŭ labori en la korto?
Damne! Tio estas malfacilega elekto: laŭ mi, ambaŭ agadoj estas tre malagrabla. Mi elektas impostformojn, ĉar mi povas uzi komputilan programon por kompletigi ilin.

Facebook aŭ MySpace?

بازگشت به بالا