Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Sebasities (Montri la profilon) 2009-februaro-13 01:30:08

Facile : mi estas iom mallaboremo.

Plonĝado aŭ alpismo ?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-13 12:55:11

Alpismo, ĉar tio estas pli proksima de la tero!

Supren aŭ suben?

Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-13 14:07:40

Supren, ĉar tie estas pli bona videbleco.

Mercedes aŭ Volkswagen?

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-13 20:25:27

Cimerman:
Mercedes aŭ Volkswagen?
Mercedes, ĉar ĝi havas stelon, kvankam tiu ne estas verda.

Kiu estonte regos la mondon, homo aŭ maŝino?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-13 20:31:26

Mi esperas, ke homoj ankoraŭ longe regos la mondon, kvankam la maŝino certe kondutus pli prudente.

Ombrelo aŭ paraŝuto?

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-13 20:38:13

Ombrelo, ĉar ĝi estas pli utila por mi (kaj mi esperas ke mi ne devus uzi paraŝuton rideto.gif)

Por aŭ pro?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-13 21:22:45

La tiujn du prepoziciojn mi ofte uzas malĝuste, ĉar en mia lingvo ili signifas la samon. Pli ofte mi uzas por.

Aglo aŭ falko?

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-13 22:01:32

dobri:
Aglo aŭ falko?
Konvena demando! En rakonto de Karl May, kiun mi provas trakudi ĉi tie (bonvolu legi kaj korektu erarojn), Aglo kaj Falko estas la nomoj de ŝipoj. Falko estas la ŝipo de la heroo (Robert Surcouf), tial mi elektas ĝin.

Veloŝipo aŭ motorŝipo?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-13 22:53:06

Kvankam motorŝipo estas pli rapida, tamen mi elektas veloŝipon. Ĝi estas pli interesa.
(Rakonton de Karl May mi certe tralegos).

Pisi aŭ urini?

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-14 00:32:47

Maltrinki rido.gif rido.gif

Ho, ĝi ne estas unu el la opcioj, do mi elektas "urini", ĉar ĝi estas uzebla en pli da kuntekstoj.

Plaĝo aŭ montaro?

Reen al la supro