본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

Sebasities (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오전 1:30:08

Facile : mi estas iom mallaboremo.

Plonĝado aŭ alpismo ?

Rogir (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 12:55:11

Alpismo, ĉar tio estas pli proksima de la tero!

Supren aŭ suben?

Cimerman (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 2:07:40

Supren, ĉar tie estas pli bona videbleco.

Mercedes aŭ Volkswagen?

horsto (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 8:25:27

Cimerman:
Mercedes aŭ Volkswagen?
Mercedes, ĉar ĝi havas stelon, kvankam tiu ne estas verda.

Kiu estonte regos la mondon, homo aŭ maŝino?

dobri (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 8:31:26

Mi esperas, ke homoj ankoraŭ longe regos la mondon, kvankam la maŝino certe kondutus pli prudente.

Ombrelo aŭ paraŝuto?

henma (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 8:38:13

Ombrelo, ĉar ĝi estas pli utila por mi (kaj mi esperas ke mi ne devus uzi paraŝuton rideto.gif)

Por aŭ pro?

dobri (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 9:22:45

La tiujn du prepoziciojn mi ofte uzas malĝuste, ĉar en mia lingvo ili signifas la samon. Pli ofte mi uzas por.

Aglo aŭ falko?

horsto (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 10:01:32

dobri:
Aglo aŭ falko?
Konvena demando! En rakonto de Karl May, kiun mi provas trakudi ĉi tie (bonvolu legi kaj korektu erarojn), Aglo kaj Falko estas la nomoj de ŝipoj. Falko estas la ŝipo de la heroo (Robert Surcouf), tial mi elektas ĝin.

Veloŝipo aŭ motorŝipo?

dobri (프로필 보기) 2009년 2월 13일 오후 10:53:06

Kvankam motorŝipo estas pli rapida, tamen mi elektas veloŝipon. Ĝi estas pli interesa.
(Rakonton de Karl May mi certe tralegos).

Pisi aŭ urini?

henma (프로필 보기) 2009년 2월 14일 오전 12:32:47

Maltrinki rido.gif rido.gif

Ho, ĝi ne estas unu el la opcioj, do mi elektas "urini", ĉar ĝi estas uzebla en pli da kuntekstoj.

Plaĝo aŭ montaro?

다시 위로