Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
A aŭ B? Elektu!
de Kokcineleto, 2008-novembro-22
Mesaĝoj: 6311
Lingvo: Esperanto
dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-17 14:49:04
Parenteze de mccambjd mi elektus
Nevidebla Rozkolora Unukornulo, ĉar ĝi ankaŭ plaĉas al mi pli. Vidu la foton! Bedaŭrinde mi malfruis!
Piceo aŭ pico?
henma (Montri la profilon) 2009-februaro-17 16:21:17
dobri:Piceo aŭ pico?Pico, ĉar ĝi estas pli bongusta
Instrui aŭ lernigi?
eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-17 17:20:25
henma:Instrui aŭ lernigi?Instrui, ĉar "lernigi" ŝajnas al mi kiel "devigi iun lerni" (eĉ se la lernanto ne volas lerni). La vorto "instrui" metas emfazon sur libera volo de la instruisto (ne estas grava se la lernanto vere lernas aŭ ne).
Brajla lingvoj (por blinduloj) aŭ signaj lingvoj (por surduloj)?
henma (Montri la profilon) 2009-februaro-17 17:36:09
eikored85:Brajla lingvoj (por blinduloj) aŭ signaj lingvoj (por surduloj)?Principe malfacila demando, sed mi elektas signajn lingvojn, ĉar brajlo ne estas vera lingvo, sed nur alfabeton
Hundoj aŭ katoj?
dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-17 19:01:53
Veturi aŭ vojaĝi?
Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-17 19:27:50
Telefono aŭ poŝto?
Sebasities (Montri la profilon) 2009-februaro-18 01:26:40
Kelo aŭ subtegmento ?
henma (Montri la profilon) 2009-februaro-18 01:53:20
Sebasities:Kelo aŭ subtegmento ?Kelo, ĉar ĝi povas havi vinojn kaj keloj aperas en terurfilmoj
Komedia aŭ drama filmo?
Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-18 02:28:47
Pipo aŭ pupo?
henma (Montri la profilon) 2009-februaro-18 03:41:15
Rogir:Pipo aŭ pupo?Kvankam mi iam fumis pipon, mi elektas pupon, ĉar ĝi normale estas pli bonodora...
Frititaj terpomoj aŭ ĉipsoj?