前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2009年2月17日下午2:49:04

Virgulino, ĉar ŝi estas pli juna.
Parenteze de mccambjd mi elektus
Nevidebla Rozkolora Unukornulo, ĉar ĝi ankaŭ plaĉas al mi pli. Vidu la foton! Bedaŭrinde mi malfruis!

Piceo aŭ pico?

henma (顯示個人資料) 2009年2月17日下午4:21:17

dobri:Piceo aŭ pico?
Pico, ĉar ĝi estas pli bongusta rido.gif

Instrui aŭ lernigi?

eikored85 (顯示個人資料) 2009年2月17日下午5:20:25

henma:Instrui aŭ lernigi?
Instrui, ĉar "lernigi" ŝajnas al mi kiel "devigi iun lerni" (eĉ se la lernanto ne volas lerni). La vorto "instrui" metas emfazon sur libera volo de la instruisto (ne estas grava se la lernanto vere lernas aŭ ne).

Brajla lingvoj (por blinduloj) aŭ signaj lingvoj (por surduloj)?

henma (顯示個人資料) 2009年2月17日下午5:36:09

eikored85:Brajla lingvoj (por blinduloj) aŭ signaj lingvoj (por surduloj)?
Principe malfacila demando, sed mi elektas signajn lingvojn, ĉar brajlo ne estas vera lingvo, sed nur alfabeton lango.gif

Hundoj aŭ katoj?

dobri (顯示個人資料) 2009年2月17日下午7:01:53

Katoj, ĉar ili estas kaĵolemaj.

Veturi aŭ vojaĝi?

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月17日下午7:27:50

Vojaĝi, ĉar mi ŝatas iri al celo kaj ne nur ĉirkaŭiri.

Telefono aŭ poŝto?

Sebasities (顯示個人資料) 2009年2月18日上午1:26:40

Poŝto : tiu estas pli utila por konservi memoraĵojn.

Kelo aŭ subtegmento ?

henma (顯示個人資料) 2009年2月18日上午1:53:20

Sebasities:Kelo aŭ subtegmento ?
Kelo, ĉar ĝi povas havi vinojn kaj keloj aperas en terurfilmoj rido.gif

Komedia aŭ drama filmo?

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月18日上午2:28:47

Komedia, mi ŝatas ridi kaj mi ne povas vere kredi je vereco de filmo.

Pipo aŭ pupo?

henma (顯示個人資料) 2009年2月18日上午3:41:15

Rogir:Pipo aŭ pupo?
Kvankam mi iam fumis pipon, mi elektas pupon, ĉar ĝi normale estas pli bonodora...

Frititaj terpomoj aŭ ĉipsoj?

回到上端