Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-18 07:57:04

henma:Frititaj terpomoj aŭ ĉipsoj?
Kiam mi estis en Gimnazio, mi laboris por McDonald's. Mi feliĉe rememoris friti maldikajn tranĉitajn terpomojn. Kaj la poliesterajn brunajn uniformojn.

Suna aŭ venta energio?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-18 14:51:35

Suna, ĉar ĝi estas preskaŭ neelĉerpebla. La venta ŝajnas al mi ne tiom forta.

Pasto aŭ pesto?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-18 15:31:21

Pasto, ĉar mi preferas manĝi ol morti.

Akvo aŭ vino?

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-18 15:40:33

Rogir:Akvo aŭ vino?
Tre bona demando... mi elektus akvon, ĉar ni certe bezonas ĝin por vivi.

(Malgraŭ tio, hispane ni havas tre gravan "proverbon": "si usted al mundo vino, y no toma vino, entonces ¿a qué vino?" == "se vi venis al la mondo, kaj ne trinkas vinon, do por kio vi venis?"...)

Biero aŭ viskio?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-18 17:05:58

Kiel ĉeĥo mi elektas kompreneble bieron. Ĝi pli bongustas ol viskio.

Sonato aŭ sonado?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-18 17:13:04

henma:Biero aŭ viskio?
Kvankam mi malpligrandigus mian pezon kaj viskio havas malpli sukerojn ol biero, mi treege preferas bieron, precipe Belgan.

Norda aŭ Suda Poluso?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-18 17:19:03

Damne! Pli malrapide!

mccambjd:
henma:Biero aŭ viskio?
Kvankam mi malpligrandigus mian pezon kaj viskio havas malpli sukerojn ol biero, mi treege preferas bieron, precipe Belgan.
dobri:sonato aŭ sonado
Mi supozas ke sonato plaĉas al mi pli ol la alia, sed mi ne konas tro multe...

Norda aŭ Suda Poluso?

DanielaVoyager (Montri la profilon) 2009-februaro-18 18:42:56

Saluton!
Suda Poluso, ĉar ĝi estas pli senmakula ol Norda Poluso.
Hundo aŭ kato? demando.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-18 22:17:35

Kato, ĉar ĝi estas pli malgranda kaj kaptas musojn.

Flago aŭ standardo?

DanielaVoyager (Montri la profilon) 2009-februaro-19 21:28:13

Flago ĉar ĝi flirtas ĉe la balkono.

Suno aŭ luno? rido.gif

Reen al la supro