Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-23 14:07:33

Rogir:Ĝenerale mi ŝatas solidajn pordojn, krom antaŭ mia dormĉambro.

Dormi aŭ ŝonĝi?
Mi tre ŝatas dormi, eĉ se mi ne sonĝas.

La bela sonĝo de l' homaro aŭ la granda rondo familia?

rideto.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-23 15:31:13

Ĉar la grandan familion mi jam havas, tial mi elektas belan sonĝon de la homaro.

Pravigi aŭ praviĝi?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-23 19:08:41

Praviĝi estas amuza, sed pravigi estas pli laŭdinda.

Aro! (Set) aŭ Homlupa ludo?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-23 22:33:29

Rogir:Aro! (Set) aŭ Homlupa ludo?
Kia ludo estas homlupa ludo? Ĉu ĝi bezonas lupfantomojn?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-24 02:05:57

Jes, necesas ilin eltrovi: http://eo.wikipedia.org/wiki/Homlupa_ludo

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-24 06:42:02

Rogir:Aro! (Set) aŭ Homlupa ludo?
Okej: mi mortigis la homlupojn.

Ĉu Aro! estas ludo? Se jes, kie povas oni trovi informon pri ĝi? Se ne, bonvolu klarigi!

Sebasities (Montri la profilon) 2009-februaro-26 01:30:30

Rogir:Praviĝi estas amuza, sed pravigi estas pli laŭdinda.

Aro! (Set) aŭ Homlupa ludo?
Homlupa ludo. Por diri la vero, mi konas nek unu nek la alia, sed "homlupa ludo" ŝajnas pli ... halovina !

Konvalo aŭ rozo ?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-26 10:23:31

Roza, ĝi estas pli bonaspekta.

Ŝraŭbilo aŭ martelo?

Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-26 15:03:20

Martelo,ĉar ĝi estas pli facila por laboro.

Maldikiĝi aŭ malfortiĝi?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-26 17:24:55

Cimerman:Maldikiĝi aŭ malfortiĝi?
Kiu elektus malfortiĝi?!
Maldikiĝi: nu, mi povas uzi tion...

Morta silento aŭ ŝtela sekreteco?

Reen al la supro