Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

A aŭ B? Elektu!

od uživatele Kokcineleto ze dne 22. listopadu 2008

Příspěvky: 6311

Jazyk: Esperanto

mccambjd (Ukázat profil) 18. února 2009 7:57:04

henma:Frititaj terpomoj aŭ ĉipsoj?
Kiam mi estis en Gimnazio, mi laboris por McDonald's. Mi feliĉe rememoris friti maldikajn tranĉitajn terpomojn. Kaj la poliesterajn brunajn uniformojn.

Suna aŭ venta energio?

dobri (Ukázat profil) 18. února 2009 14:51:35

Suna, ĉar ĝi estas preskaŭ neelĉerpebla. La venta ŝajnas al mi ne tiom forta.

Pasto aŭ pesto?

Rogir (Ukázat profil) 18. února 2009 15:31:21

Pasto, ĉar mi preferas manĝi ol morti.

Akvo aŭ vino?

henma (Ukázat profil) 18. února 2009 15:40:33

Rogir:Akvo aŭ vino?
Tre bona demando... mi elektus akvon, ĉar ni certe bezonas ĝin por vivi.

(Malgraŭ tio, hispane ni havas tre gravan "proverbon": "si usted al mundo vino, y no toma vino, entonces ¿a qué vino?" == "se vi venis al la mondo, kaj ne trinkas vinon, do por kio vi venis?"...)

Biero aŭ viskio?

dobri (Ukázat profil) 18. února 2009 17:05:58

Kiel ĉeĥo mi elektas kompreneble bieron. Ĝi pli bongustas ol viskio.

Sonato aŭ sonado?

mccambjd (Ukázat profil) 18. února 2009 17:13:04

henma:Biero aŭ viskio?
Kvankam mi malpligrandigus mian pezon kaj viskio havas malpli sukerojn ol biero, mi treege preferas bieron, precipe Belgan.

Norda aŭ Suda Poluso?

mccambjd (Ukázat profil) 18. února 2009 17:19:03

Damne! Pli malrapide!

mccambjd:
henma:Biero aŭ viskio?
Kvankam mi malpligrandigus mian pezon kaj viskio havas malpli sukerojn ol biero, mi treege preferas bieron, precipe Belgan.
dobri:sonato aŭ sonado
Mi supozas ke sonato plaĉas al mi pli ol la alia, sed mi ne konas tro multe...

Norda aŭ Suda Poluso?

DanielaVoyager (Ukázat profil) 18. února 2009 18:42:56

Saluton!
Suda Poluso, ĉar ĝi estas pli senmakula ol Norda Poluso.
Hundo aŭ kato? demando.gif

Rogir (Ukázat profil) 18. února 2009 22:17:35

Kato, ĉar ĝi estas pli malgranda kaj kaptas musojn.

Flago aŭ standardo?

DanielaVoyager (Ukázat profil) 19. února 2009 21:28:13

Flago ĉar ĝi flirtas ĉe la balkono.

Suno aŭ luno? rido.gif

Zpět na začátek