Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

galvis (Pokaż profil) 30 lipca 2012, 19:24:36

ratkaptisto:Mi preferas televidi per propra satelita instalaĵo. Mi vivas en vilaĝo kaj ni ne havas kablon.

bantkravato aŭ kravato?
Bantkravato plaĉas pli al mi ĉar la banto
estas jam farita.

Rigardi la horon en horloĝo, aŭ per poŝtelefono ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 31 lipca 2012, 09:12:17

Mi regardas la horon en plejofte en horloĝo.

Ĉu vi dormas flanke, sur la dorso aŭ sur la ventro?

galvis (Pokaż profil) 1 sierpnia 2012, 02:11:07

Mi dormas flanke.

Spekti kolorajn aŭ blank-nigrajn filmojn ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 1 sierpnia 2012, 08:44:57

Baldaŭ filmoj estas belaj, sed novaj filmoj estu koloraj filmoj.

taso aŭ glaso?

galvis (Pokaż profil) 3 sierpnia 2012, 23:52:32

Ambaŭ iloj estas utilaj, sed oni povas trovi
glasojn el kartono kiuj estas pli uzataj ol la tasoj.

Mi elektas glason.

Domo ĉe rivereto aŭ domo ĉe arbaro ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 4 sierpnia 2012, 06:52:13

Mi volonte migras, pro tio mi preferus domon ĉe arbaro.

peniko aŭ sprajujo?

galvis (Pokaż profil) 6 sierpnia 2012, 22:07:43

Mi elektas penikon tial ke sprajujon mi ne komprenas.

Vortaro aŭ kurso de Esperanto ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 7 sierpnia 2012, 07:03:42

Ambaŭ estas grava por lerni Esperanton.

betulo aŭ abio?

leporo (Pokaż profil) 7 sierpnia 2012, 07:16:59

Abio, ĉar ĝi ankaŭ en vintro estas verda. Esti fama aŭ esti anonima?

ratkaptisto (Pokaż profil) 7 sierpnia 2012, 09:37:17

Estas malfacila lingvo. La okazaĵo por tio respondo estas decida.

laborado aŭ libertempo?

Wróć do góry