Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Sebasities (Vise profilen) 11. feb. 2009 01.32.10

Ĝis antaŭ du semajnoj, mi uzis MySpace. Nun, mi preferas kaj uzas Ipernity (cetere, oni trovas tie multe da Esperantistoj).

Vortaro aŭ gramatiko ?

jchthys (Vise profilen) 11. feb. 2009 02.26.26

Gramatiko, ĉar estas pli facila tute lerni ĝin.

Parenteze, estas retpaĝo kun tagaj enketoj similaj al la enketoj ĉe ĉi tiu: ĝi estas nomata «This or That».

Ĉi tietie ĉi?

Rogir (Vise profilen) 11. feb. 2009 02.51.54

Mi opinias ĉi tie pli facile elparolebla, ĉefe ĉar tie ĉi havas la akcenton sur la lasta silabo.

X aŭ Y?

jchthys (Vise profilen) 11. feb. 2009 03.47.03

Rogir:X aŭ Y?
(Oni jam demandis tion.)

Rogir (Vise profilen) 11. feb. 2009 15.14.03

En ĉi tiu temo aŭ en alia temo?

dobri (Vise profilen) 11. feb. 2009 15.27.55

Kompreneble en ĉi tiu temo.

Pluvado aŭ neĝado?

hiyayaywhopee (Vise profilen) 11. feb. 2009 19.00.07

Neĝado, ĉar tie ĉi neniam neĝas...

Eki aŭ fini?

Rogir (Vise profilen) 11. feb. 2009 19.25.18

Eki, ĉar tio kunhavas pli da espero ol fini.

Manpilko aŭ piedpilko?

dobri (Vise profilen) 12. feb. 2009 20.31.39

Manpilko, ĉar ĉe ĝi oni vidas pli da goloj.

Nebulo aŭ nubo?

Rogir (Vise profilen) 12. feb. 2009 22.52.02

Nubo malvidigas la sunon, sed nebulo malvidigas ĉion! Do nubo.

Facile aŭ rapide?

Tilbage til start