Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-25 09:16:17

En somero, en la ĝardeno, mi preferas hamakom. Sed ĉiam, en la nokto, mi volonte kuŝas en la lito.

instrumento aŭ ilo?

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-25 15:29:49

Ilo, ĉar ĝi estas malpli longa.

Saŭco aŭ saŭno?

galvis (Montri la profilon) 2012-oktobro-25 15:38:34

Saŭco oni trovas en iu loko, saŭno ne ;
mi elektas saŭnon.

Hieraŭ aŭ hodiaŭ ?

vincas (Montri la profilon) 2012-oktobro-25 18:15:51

Hodiaŭ en Litovio ne estas bela vetero kaj ĝi nur malboniĝos.

semi aŭ rikolti

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-25 19:12:03

Semi estas grave, tamen al mi pli plaĉas rikolti.

Poto aŭ poŝto?

galvis (Montri la profilon) 2012-oktobro-25 20:45:45

Mi ne ricevas multajn leterojn,
kvankam mi povas kuiri bongustajn
manĝaĵojn, pro tio mi elektas poton.

Pentraĵo aŭ poemo ?

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-26 06:16:24

Pentraĵon oni povas pli rapide trarigardi.

Ĉeĥo aŭ ĉeko?

vincas (Montri la profilon) 2012-oktobro-26 13:49:41

Ĉeko estas papero por gajni monon.

imposto aŭ impreso

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-26 14:14:14

Impostojn mi ne ŝatas, ili donas al mi malboman impreson.

Epilogo aŭ epitafo?

vbanaitis (Montri la profilon) 2012-oktobro-26 18:36:19

dobri:Impostojn mi ne ŝatas, ili donas al mi malboman impreson.

Epilogo aŭ epitafo?
postvorto de libro

postvorto sur tombo

persvadi au konvinki?

Reen al la supro